domingo, 23 de outubro de 2011

Esperanto


Jaro de la Respekto

Ne estas AMO sen respekto; 
Ne estas PASIO sen respekto; 
Ne estas AMIKECO sen respekto; 


Ne estas io en la vivo sen RESPEKTO. 


RESPEKTO al la kunvivado; 
RESPEKTO en la amindumo kaj en la fianĉiĝo; 
RESPEKTO en la geedzeco;


RESPEKTO al la bestaro; 
RESPEKTO al la vegetaĵo; 
RESPEKTO al la naturo. 


Kiam ni respektas, ni ricevas ankaŭ RESPEKTOn. 


RESPEKTO al nia konduto; 
RESPEKTO al nia korpo; 
RESPEKTO al la naskiĝo; 
RESPEKTO al la vivo. 


RESPEKTU por esti RESPEKTATA. 


RESPEKTO  en la laboro; 
RESPEKTO de la politikistoj al la popolo, kaj 
RESPEKTO inter la homoj. 


Ni postulu RESPEKTOn. 


RESPEKTO al la edukado; 
RESPEKTO al digna laboro, kaj 
RESPEKTO al la sano. 


La manko de RESPEKTO estas la daŭra kaŭzo de kvereloj, militoj, disiĝoj, malkomprenoj inter gepatroj kaj gefiloj, gefratoj kaj geamikoj.
La manko de RESPEKTO kaŭzas akcidentojn aŭtajn,  ŝipajn, aviadilajn kaj eĉ en la interplanedaj esploroj.
La manko de RESPEKTO al la edukado generadas maŝin-homojn, robot-homojn – homojn sen animo.


Estis la manko de RESPEKTO al la sano kiu kaŭzis malsanojn kiel Kancero, AIDSo, Porkodevena gripo, Flava Febro, kaj multaj aliaj, kiujn ni ankoraŭ ne konas, kaj kiuj tre bedaŭrinde ankoraŭ estonte ĝenos nin.


La manko de RESPEKTO al la naturo ŝanĝas la veteron, kaŭzas akvo-elverŝiĝon de la riveroj kaj ter-glitojn.
La manko de RESPEKTO en la trafiko, kiam ĉiuj hastas pro streĉiĝo. Oni superkuras nin sen ia zorgo. Ni suferas diversformajn atakojn, ofte pro drinkado, drogoj … Akaŭ ni, pro streĉiĝo, eniras en la saman etoson, kaj fine reagas sen kontrolo, fine ni forgesas pri la ekzisto de RESPEKTO.


La manko de RESPEKTO en la sportoj: drogoj, kvereloj inter ludantoj, spektantoj, direktoroj, ĵudoistoj, trejnistoj kaj juĝistoj. Ĝeneralaj kvereloj. Kia manko de RESPEKTO!!!


La Homaro marŝas al la kaoso, farante sennombrajn MALRESPEKT-agojn je la nomo de la Scienco kaj de la Progreso. Poluado de la fontoj, de la riveroj, de la maroj, aer-poluado estas la rezultoj je la nomo de avaro kaj povo.


La manko de RESPEKTO al aliulo: armiloj, atom-bomboj, terrorismo, malsano kaj mizero.
La manko de RESPEKTO al Dio: Filozofiaj militoj, Politikaj kaj Religiaj militoj.


NI ŝanĝu, kaj provu plibonigi la mondon. Necesas nur RESPEKTO.
RESPEKTO al si mem kaj al la aliulo.


VIDU LA UNIVERSON: la ekvilibron inter la Steloj, Sunoj kaj Planedoj, ĉiuj iradas kaj vivadas en eterna RESPEKTO  al la Kosma Energio


Ni AMU Dion kun RESPEKTO kaj Admiro.


Ni, Homaj Estuloj estis kreitaj laŭ Lia formo kaj similo. Ni estas do MAJSTROVERKO rezulte de Lia bono kaj RESPEKTO.


Dankon Dio, pardunu al ni niajn pekojn.
Vivu la RESPEKTO!
Vivu kaj malkovru la perfektecon de la Universo.
D I O   ni vin LAŬDAS, ni vin HONORAS, ni vin AMAS.
Daŭre verŝu viajn benojn sur la TERON, kaj forigu la ANGOROJN, la MALĜOJON kaj MALAMON el niaj koroj.


VIVU LA GRANDA DIO DE L’ UNIVERSO! 




                TAKESHI MIURA, 9-a dan

Nenhum comentário:

Postar um comentário